Frontpaĝo
Bildoj

Esperanto-vojaĝo al Nepalo

Ĉu Nepalo estas tro-pika lando?

Por multaj esperantistoj Nepalo ankoraŭ estas kvazaŭ blanka tereno sur mapo - lando nekonata, ekster la organizita esperanto-movado. Tamen tiel ne devus esti: jam de pluraj jaroj tie aktivas NEspA - Nepala Esperanto-Asocio. Ĝi instruas la lingvon, organizas kunvenojn, sendas siajn reprezentantojn al kongresoj kaj eĉ eldonas revuon Montejo.

Por nepalanoj la distancoj kaj kostoj tamen ofte fariĝas nesupereblaj bariloj por kontaktiĝi kun la tutmonda esperantistaro. Pro tio ili ekhavis genian ideon: se ili ne povas veturi al renkontiĝoj alilandaj, alilandaj esperantistoj veturu al Nepalo!

Jam trifoje NEspA aranĝis al la tutmonda esperantistaro bonan eblecon realigi tion dum Internacia Himalaja Renkontiĝo. La tria tia aranĝo okazis 26.2.-7.3.2000 kun la partopreno de 70 diverslandaj esperantistoj.

La Himalajaj Renkontiĝoj havas fortan turisman karakteron. Ili konatigas kun la vivo kaj vidindaĵoj de Nepalo sub la gvido de esperantistoj. Kutime oni faras iom pli longan ekskurson ekster Katmando, la ĉefurbo de Nepalo, dum kiu la nepalaj kaj eksterlandaj esperantistoj havas eblecon kunvivi, konatiĝi unuj kun la aliaj kaj praktiki la lingvon. Tiel okazis ankaŭ nun. Sed mi iru laŭ la kronologia ordo.

Nia grupo - kvin finnoj - alvenis al Katmando du tagojn antaŭ la renkontiĝo, per sama aviadilo kun tri italaj esperantistoj. Tuj ĉe la alveno ni estis frapitaj de la nepala vivo: serpentumantaj stratoj, surstrataj vendejoj, vagantaj vendistoj, duone konstruitaj, duone falintaj brikdomoj, reklamŝildoj skribitaj per nekompreneblaj literoj, kakofonio de veturiloj, grincantaj instrumentoj, infanoj proponantaj ĉiajn eblajn varojn. Aferoj konataj nur de bildoj renkontis nin ĉiumomente.

Eble tro baldaŭ ni devis konatiĝi ankaŭ kun la nepala manĝokulturo, ĉar poste, kiam venis la resto de la grupo, la kuiristoj uzis spicojn pli ŝpareme. Sed en la unua tago la manĝoj pikis nian buŝon kaj gorĝon kaj la okuloj pleniĝis per larmoj dum ni manĝis. Nepalo estis tro pika lando por ni.

Temploj kaj stupaoj kun la okuloj de Budho

Nepalo, kaj precipe la Katmanda valo, estas lando de religiaj monumentoj. Siatempe en la valo estis tri regnoj, ĉiu kun sia propra ĉefurbo - Katmando, Patan kaj Bhaktapur. Nuntempe la distanco inter tiuj urboj estas nur kelkaj kilometroj, sed ili konserviĝis kiel apartaj urboj. Ene de kelkaj kvadrataj kilometroj estas 10 monumentoj akceptitaj al la listo de Unesko pri protektendaj kulturaj heredaĵoj de la homaro.

La esperantistoj vizitis ĉiun el la menciitaj urboj, vagadis sur ilia ĉefplaco (ĉie nomata Durbar-placo), rigardis la templojn kaj stratojn. La temploj estas hinduismaj adorejoj, ĉar tio estas la ĉefa religio de Nepalo. Nur hinduoj estas allasataj eniri en la plej sanktan ĉambron de la templo, sed la adorado estis bone observebla eĉ sen eniro.

Eble la plej sankta templo en la valo estas Pashupatinath, dediĉita al Pashupati, sinjoro de la bestoj kaj bonvola manifestiĝo de ŝivao. Tie apud rivereto ni observis bruligoceremonion de mortintoj. Etajn, sed multe uzatajn templojn ni vidis ĉie en la urboj.

Plej trankvila kaj agrabla el la menciitaj urboj estis Bhaktapur, kien ni poste revenis duan fojon. Dufoje nia finna grupo vizitis ankaŭ Svajambunath - budhisman stupaon situantan du kilometrojn ekster Katmando. Stupao ne estas templo, sed kutime sonorilforma monumento, memorigilo de religie grava evento aŭ loko. Eniri en stupaon ne eblas, ĉar eĉ la plej grandaj ne estas kavaj, sed kelkfoje eblas grimpi sur ili.

Ofte stupaoj estas etaj, sed Svajambunath kaj Boudhanath estas gigantaj, ilia diametro estas dekoj da metroj. Ili estas plej bone konataj pro la kupolforma bazo kaj la turo super ĝi. Al la kvar flankoj de la turo estas desegnitaj la okuloj de Budho, rigardantaj kaj benantaj la homan vivon.

Ek al la montaro

Nia esperanto-grupo ne restis nur en Katmando, sed ni faris ses-tagan ekskurson al alia valo, Pokhara. De Katmando al Pokhara estas 200 kilometroj, sed ne kredu, ke tio estas duhora veturado. Prithi ŝoseo estas ege kurba, serpentumanta vojo kiu jen suprengrimpas unu deklivon, jen malsupreniras alian. Entute la vojo facile daŭras kvin-ses horojn.

Dumvoje ni haltis por la unua aventuro de nia vojaĝo, flosado sur rivero Trisuli. Per kaŭĉuka floso ni rapidis sur la ŝaŭmantaj ondoj de la rivero. Preskaŭ ĉiuj ni plene malsekiĝis sed multe ĝuis la veturadon. Kiuj ne povis flosadi, intertempe per telfero leviĝis al Manakamana kaj rigardis faman templon tie.

En Pokhara ni nur tranoktis kaj frue matene - esperplenaj - direktiĝis al la flughaveno. Bonŝancaj ni estis, la vetero nin favoris kaj la aviadiloj povis leviĝi. Post duonhoro ni jam estis en Ĝomsom, meze de la altaj montoj. Elirante el la aviadilo tuj apud la flughaveno videblis montpinto Nilgiri, leviĝanta ĝis la alteco de sep kilometroj.

La unua parto de nia tri-etapa piedirado estis kvar-hora marŝado al vilaĝo Kagbeni. La vojo iris laŭ la fluejo de la rivero Kali Gandaki. Tio estis relative facila vojo, ĉar Kagbeni situas nur 100 metrojn pli alte ol Ĝomsom (Kagbeni je 2800 metroj super la marnivelo), sed ni jam vidis kelkajn majestajn pejzaĝojn. En Kagbeni ni enloĝiĝis en kelkaj gastejoj. Nia gastejo estis Annapurna lodge, antikva vilaĝa domo. Dum la vespermanĝo ni ankoraŭ povis ĝui iom da varmo, ĉar sub la tablon oni portis brulantajn karbojn. Cetere en la domo ne estis ia hejtado, ni dormis sub pluraj litkovriloj kun ĉiuj vestaĵoj surmetitaj kaj tamen suferis malvarmon.

Sekvan tagon ni daŭrigis la marŝadon kaj komencis supreniri. Dum proksimume ses horoj ni grimpis ĝis Muktinath en la alteco de 3700 metroj, do ni iris unu kilometron pli alten. En tiu alteco oni jam sentas la maldenson de la aero, al kelkaj tio donas kapdoloron, al aliaj iun alian simptomon.

Muktinath estas sankta loko, pilgrimejo. La templo-areo troviĝas ankoraŭ cent metrojn pli alte, en la alteco de 3800 metroj. Ĝi estas kurioza loko, respektata kaj vizitata de anoj de du religioj: budhismo kaj hinduismo. El la tero fluas natura gaso, kiu vivtenas eternan flamon ene de templo. Oni aŭdas ankaŭ bruon de subtera rivero, kiu pli malsupre iĝas la granda rivero Kali Gandaki.

Se vi iras al la nepalaj montoj sciu, ke la kondiĉoj estas primitivaj. Ekzemple ne atendu okcidentan necesejon aŭ varman duŝon. Estos nur truo en la planko kaj sitelo kun malvarma akvo por lavi vian postaĵon. Post tia kaŭrado vi pli bone komprenos, kial nepalanoj konsideras la maldekstran manon malpura kaj manĝas nur per la dekstra.

Mi ne diras, ke vi ne iru al Nepalo. Male, mi rekomendas fari tian migradon. Sed estu preparita al la kondiĉoj. Alia grava afero estas porti kiel eble plej malmulte, nur tion kion vi nepre bezonas. Varmajn vestojn. Plej bone estas havi nur dorsosakon kaj lasi siajn manojn liberaj. Kial oni migras al tiuj malfacile atingeblaj lokoj? Migrado eble estas irado en sin mem, testado de siaj psikaj kaj korpaj fortoj. Nia esperantista grupo tre persiste marŝis. Malgraŭ la malfaciloj la plej multaj atingis la supron.

Dum la sekva tago ni revenis ĝis Ĝomsom. Estis longa grimpado malsupren. En Ĝomsom ni spertis aferon kiu estas tre ofta en Nepalo. Nia plano estis tuj sekvontmatene flugi al Pokhara, sed la vetero ne estis bona kaj neniu aviadilo alvenis. Unu plian tagon ni pasigis en la montaro, ĉiu laŭ sia bontrovo, ĉu ripozante, ĉu rajdante sur ĉevalo.

Finfine ni atingis Pokhara kaj rapide rigardis la ĉefajn vidindaĵojn de la urbo. Ĉi tie la riverfluoj kelkloke subite malaperas. La akvo fosis al si tre profundan fluejon, oni aŭdas kaj videtas ĝin dekojn da metroj malsupre.

Hodiaŭ estas ŝivaratri, festotago dediĉita al ŝivao, unu el la multaj popularaj festoj de Nepalo. Miloj da pilgrimantoj iras al Pashupatinath, sed ankaŭ en Pokhara Bindebasini-templo estis plena de bele vestitaj adorantoj. Dum la nokto oni ĉie bruligis fajrojn omaĝe al la granda dio, ankoraŭ sekvatage la aero estis plena je fumo.

Ankoraŭ unu plian eblecon ni havis ĝui la montaron. Post nia reveno al Katmando ni veturis al Nagarkot, 35 kilometrojn oriente de la urbo, al pinto je la alteco de du kilometroj. La alteco mem ne estas impona, sed de tiu loko estas senbrida vido al la Himalajaj montĉenoj, kiun ni povis ĝui frumatene dum la suno leviĝis.

Esperanto en Nepalo

Esperanto venis en Nepalon en la kvindekaj jaroj, kiam konata mondvojaĝanto Tibor Sekelj iris tien, amikiĝis kun la lando (li skribis pri tio libron Nepalo malfermas la pordon kaj instruis la lingvon. Poste venis Simo Milojevic, kiu instruis komence de la sesdekaj jaroj. La nuna movado tamen estis kreita kiel rezulto de la kursoj de Joachim Werdin antaŭ pli ol dek jaroj. La Nepala Esperanto-Asocio (NespA) estis fondita en 1990.

La Himalaja Renkontiĝo estas unu el la malmultaj eblecoj de nepalaj esperantistoj uzi sian lingvon. Okaze de la renkontiĝo ili organizis kunvenon, kien krom esperantistoj estis kunvokitaj lokaj gravuloj pri lingvaj aferoj. Ilia juĝo pri esperanto estis positiva, la kunveno estis atesto pri la funkciado de la lingvo kaj pri tio, ke per ĝi eblas krei internaciajn kontaktojn.

Nepalaj esperantistoj multe laboris por ke la renkontiĝo estu sukcesa. Al la kunveno venis ĵurnalistoj de la loka televido kaj raportis pri ĝi. La nepala movado tamen estas juna kaj malforta. Ĝi bezonas nian helpon. Ni povas helpi nepalanojn per libroj kaj aliaj esperantaĵoj, sed plej bone estas mem veturi tien kaj sperti ilian amikan akcepton, ekz. dum la venonta Himalaja Renkontiĝo post du jaroj.

Multon ni vidis kaj spertis en Nepalo. Ĝi estas finance malriĉa, sed kulture tre riĉa lando. Ni nordlandanoj alvenis palaj, ĉar ĉe ni estis vintro kaj lumo malmultas. Post du semajnoj sub la Himalaja suno ni fariĝis, se ne tute brunaj, tamen iom ne-palaj.


12.03.2000 Sakari Kauppinen