Bildoj |
Konatiĝu kun NepaloTulsi Ĉaran Ĉhuĝu
SituoNepalo estas suverena kaj sendependa reĝlando. Ĝi situas inter la du grandaj landoj Hindio kaj la Tibeta Aŭtonoma Regiono de la Popola Respubliko de Ĉinio.
AreoLa areo de Nepalo estas 141 189 km2. La longeco de la reĝlando estas 885 km de oriento ĝis okcidento, kaj ĝia larĝo de 145 ĝis 241 km de nordo ĝis sudo.
Longitudo kaj latitudoLa longitudo de Nepalo situas inter 80º4' kaj 88º12' oriente; la latitudo inter 26º12' kaj 30º27' norde.
PopolojNepalo havas proksimume 40 gentajn grupojn kaj 70 parolatajn lingvojn. Ĉirkaŭ 85 elcentoj de pli ol 22 milionoj da homoj vivas en vilaĝoj. Ili vivtenas sin per agrikulturo, fiŝkaptado kaj mana industrio. La urbaj popoloj laboras en mueliloj, fabrikoj, oficejoj kaj institucioj.
TopografioLa plej profunda interkrutejo sur tero, Kali Gandaki, kaj la plej alta pinto, Everesto, situas en Nepalo. Ankaŭ se la lando konsistas plejparte el montoj, ĝi ankaŭ havas ebenaĵojn en sia suda parto.
VegetaĵoNepalo estas unu el kelkaj landoj de la mondo kun vere elstara biodiverseco. Tiu etendiĝas de subtropikaj pluvarbaroj ĝis dezertoj en alpa alteco.
Vetero kaj sezonojLa klimato trairas serion da etapoj, ekde la subtropiko de sudaj terenoj ĝis la arktaj kondiĉoj de la norda poluso en la Himalajo. Nepalo havas ses sezonojn, spegulitajn en ĝia kalendaro tiel:
MusonoDum musono kutime pluvas nur nokte; dum tago la suno brilas. La norda transmonta himalaja regiono situas en pluvombro kaj dum musono ege taŭgas por piedvojaĝoj.
Nacia birdo kaj floroLa or-fazono (Lophophorus impejanus, nep. danfe) kaj la rododentro (nep. lali-gurans) estas respektive la nacia birdo kaj floro de Nepalo.
MondheredajeĵojEn KatmandoSvajambhu Bodnath Paŝupatinath La palaca placo
En Bhaktapuro
En Patano
Aliaj naciaj heredaĵoj Nepalo estas unu el nur kelkaj landoj en la mondo kie situas ene de 20 km sep mondheredaĵejoj.
Mondheredaĵaj naturejojEveresto nacia parkoĜi situas en la nord-orienta parto de Nepalo proksime al Everesto kaj kovras 1148 km2.
Reĝa Ĉitavan Nacia Parko
Naciaj ParkojReĝa Bardia Nacia ParkoAreo: 968 km2. Situante en la sud-okcidenta parto de Nepalo, ĝi famas pro siaj diversaj tigroj kaj cervoj, ekzemple la norda cervo.
Lantana Nacia Parko
Shey-Phoksundo Nacia Parko
Rara Nacia Parko
Makalu-Barun Nacia Parko
Sovaĝnaturaj rezervejojSukla Phanta RezervejoAreo: 305 km2. Ĝi situas en la suk-okcidenta parto de Nepalo, kaj famas pro siaj grandaj verdaĵoj kaj diversaj serpentoj.
Paras Sovaĝbestrezervejo
Koŝi-Tappu Bestrezervejo
Protektataj zonojProtektata zono de AnnapurnaAreo 2600 km2 en la nord-okcidenta parto de Nepalo, en Kaski distrikto. Eksteruloj rajtas eniri.
Makalu-Barun Protektata Zono
Ĉasadaj rezervejojDhorpatan Ĉasada RezervejoĜi ampleksas 1325 km2 en la okcidenta parto de Nepalo. Nur tiuj kun ĉaspermesilo rajtas eniri.
Endanĝerigitaj specojTigroj, rinoceroj, uncioj, ruĝ-pandoj, brun-leopardoj, delfenoj, sovaĝaj elefantoj, sovaĝaj gruntbovoj, lupoj, gigantaj buceroj, marĉaj cervoj, tibetanaj antilopoj, nigraj kunikloj, kvarkornaj antilopoj, moskocervoj, aproj, manisoj, gavialoj, hindaj otidoj, saras-gruoj, or-fazanoj kaj pitanoj estas iuj el la endanĝerigitaj specoj en Nepalo.
Sovaĝa naturoTiu ĉi lando estas loĝloko por unukornaj rinoceroj, reĝaj bengal-tigroj, uncioj, ruĝ-pandoj, blu-ŝafoj kaj longnazaj fiŝmanĝantaj gavialoj. Plie: sovaĝaj elefantoj, bubaloj, poefagoj (gruntbovoj), bizonoj, brunaj ursoj, krokodiloj, bradipoj kaj multaj specoj de katoj, hundoj, cervoj kaj antilopoj. Kaj estas 840 specoj de migrantaj kaj lokaj birdoj en Nepalo.
La vivanta kultura heredaĵoLa kulturo de Nepalo estas vibra. En foraj regionoj oni ankoraŭ praktikas la sorĉantan ŝamanismon kaj animismon. Temploj, altaroj, monumentoj kaj monaĥejoj estas centroj de adoro fare de adeptoj kaj fervoruloj. Oni tie bruligas buterlampojn, sonigas sonorilojn, kantas himnojn kaj batas tamburojn.
Kiel priskribi Nepalon?La lando de Everesto.Lando de la enkorpigita diino. Centro de hinduismo kaj budhismo. La lando de senfina sinsekvo de festivaloj. La Afriko de Azio kaj la Svislando de la Oriento. La plej sovaĝaj sonĝoj de Kew (estas la faktoj de Katmando [Kipling]). La lando de bravaj Gurkhoj. Natura amfiteatro. Sangri-la. Tegmento de la mondo. La lando de gruntbovoj. Naskiĝlando de ĝanaki (edzino de dio Ram). La lando de okmilmetraj montoj. La lando de 1047 mona֥joj. Finstacio de mistikismo kaj ekzotikismo. La lando de bovlaj valoj kaj kristalaj montoj. Naskiĝlando de apostolo de paco Budho. Muzeo de antikva kulturo. La lando en kiu anoj de ĉiuj tri skoloj de Budhismo (Teravada, Mahajana kaj Vaĝrajana) praktikas sian kredon. La sola hindua reĝlando de la mondo. Sonĝlando por ekologistoj. Lando de 240 montpintoj pli altaj ol 6000 metrojn.
VojaĝinformojVizoVizoj haveblas eksterlande ĉe reĝa nepala ambasado/konsulejo aŭ post alveno en la Tribhuvan Internacia Flughaveno en Katmando.
Tempo
Per aerlinio atingebla Turismaj servoj
Piedvojaĝservoj
Perflosa boatado sur rapidegakvaj riveroj
Montgrimpado
Subtropikaj ĝangalaj ĉasekspedicioj
Helikopteraj servoj
Kelkaj farendaĵoj kaj nefarendaĵoj en NepaloLa formo de saluto en Nepalo estas namaste. Oni faras ĝin kunigante ambaŭ manplatojn antaŭ la brusto kaj dirante "namaste".Antaŭ ol eniri domojn, templojn kaj stupojn, ne forgesu demeti la ŝuojn. (Ĉiuj ledaĵoj estas malpermesataj en temploj.) Neniam tuŝu alian homon per piedo. Tio estas rigardata kiel ofendo. Petu permeson antaŭ ol eniri hinduajn templojn. (Kelkajn el ili alilandanoj ne rajtas eniri.) Fotografu homojn nur post kiam vi ricevas permeson de ili. Publika elmontro de korinklino inter viroj kaj virinoj igos nepalanojn kuntiri la brovojn. Kiam vi skuas la kapon dekstren-maldekstren, tio signifas "Jes"/"Vi rajtas."
| |||||||||||||||
|
| ||||||||||||||||