| Preĝmueliloj estas kutima vidaĵo en budhanaj landoj. Oni movigas la muelilojn horloĝdirekte. Sur ili estas gravurita la teksto "om mani padme hum". La preĝtekstoj estas skribitaj ankaŭ en la flagoj, kiuj flirtas super la temploj kaj tiel la ventoj disvastigas la preĝojn al la aero.
|
| Budhanaj monaĥoj havas siajn monaĥejojn apud la pilgrimejoj. Laŭ la plej tradicia budhana doktrino por saviĝi oni devas lasi la mondan vivon kaj dediĉi sian vivon al la serĉado de la vero. Post longa meditado oni povas atingi iluminiĝon kaj nirvanon - liberiĝon de la ĉeno de reenkarniĝoj.
|
|
|
|
| Revenu Listo de bildoj
Daŭrigu
|
|
22.03.2000 Sakari Kauppinen
|