![]() | Survoje al Svajambhunath. Svajambhunath estas unu el la multaj budhanaj pilgrimejoj en Nepalo. Ĝi situas tre proksime al Katmando, je piedira distanco el la urbocentro. Por atingi la templon, la pilgrimantoj devas grimpi longan ŝtuparon. |
| Svajambhunath, budhana stupao, estas unu el la plej ofte vizitataj lokoj en Nepalo. Stupao estas memorejo, pilgrimejo, kiu konsistas el pluraj niveloj: sur piedestalo staras kupolo, super ĝi estas turo, en kies pinto estas ombrelo. La turo konsistas el 13 niveloj, simbolizantaj la 13 ŝtupojn sur la vojo al nirvano. La okuloj de Budho rigardantaj al kvar direktoj estas videblaj tra la Katmanda valo. | ![]() |
|
| |