|
| Kuranta akvo ne estas memkompreneblaĵo en Nepalo. Komunaj putoj estas por multaj la solaj lokoj kie akvo haveblas. Ofte oni sendas la infanojn alporti akvon aŭ lavi la vestaĵojn.
|
|
| Tre interesan spektaklon ni spertis ĉe la komuna puto en Taumadhi Tole-placo de Bhaktapur. Virinoj regis la puton, ili lavis tie siajn vestaĵojn kaj sin mem, prenis akvon por porti hejmen kaj knaboj kun siaj siteloj devis atendi ĝis la virinoj ricevis sufiĉe da akvo.
|
|
|
| Revenu Listo de bildoj
Daŭrigu
|
|
22.03.2000 Sakari Kauppinen
|