Sadhuo - sanktulo - estas ofta vidaĵo en Nepalo. Sadhuo estas viro, kiu forlasis la mondajn okupojn kaj anstataŭe dediĉas sian tempon al migrado kaj serĉado de la vero. Kutime li vivtenas sin per almozpetado, sed multaj trovis pli modernan version de tio: Ili petegas vin fari foton kaj se vi akceptas, ili poste petas honorarion pro tio. Tiu ĉi viro tamen estas aŭtentika religiulo.
 
Revenu   Listo de bildoj   Daŭrigu
22.03.2000 Sakari Kauppinen