Sakari Kauppinen

Sakari KauppinenSuomeksi En esperanto

Muziko

En la Amerikaj kontinentoj miaj favoritoj inkluzivas muzikon el Andoj (ekz. bolivia Rumillajta ensemblo), huayno-stilon kaj nigran kantistinon Susana Baca el Peruo, modernajn merengeojn el la Dominika Respubliko (Juan Luis Guerra) kaj kolumbiajn kumbiojn.

El Eŭropo mi havas i.a. diskojn de hungara Márta Sebestyén kaj juna portugala fado-kantistino Misia.

La plej interesa muziko de Afriko venas de Malio (i.a. Salif Keita kaj Ali Farka Toure), Kongolo kaj Kap Verde-insuloj (Cesaria Evora).

La plej belaj melodioj de Azio estas certe indoneziaj, sed mi ŝatas aŭskulti ankaŭ la multfacetan muzikon de la hinda duoninsulo (ekz. pakistanan qawwali-kantiston Nusrat Fateh Ali Khan). Ankaŭ la juna kaj belvoĉa Asha el Nepalo faras belegan muzikon.

Ligoj
 

Reiro al mia hejmpaĝo