 
|
Saluton!
Mia nomo estas Sakari Kauppinen. Laŭ edukiteco mi estas juristo. Mi laboras kiel vicdirektoro en la finna Direkcio pri patentoj kaj registrado, kie mi okupiĝas ĉefe pri la ĉiutaga gvidado kaj evoluigo de la finna komerca registro.
Krom aventurojn en komputilaj retoj, mi ŝatas fremdajn lingvojn. En mia laboro mi uzas, apud la finnan, la svedan kaj la anglan, krom tio mi aktive okupiĝas pri la hispana kaj esperanto. Mi studis aŭ konatiĝis ankaŭ kun pluraj aliaj lingvoj, kiel la franca kaj la rusa, sed ankaŭ kun kelkaj malpli konataj lingvoj kiel la estona, la araba kaj runasimi (keĉua).
En mian paĝon pri vojaĝoj al la mondo mi kolektis fotojn kaj rakontojn pri miaj vojaĝoj i.a. al Nepalo, Peruo, Meksikio, Gvatemalio, Hindio kaj plej laste ankaŭ al Vjetnamio (bedaŭrinde nur en la finna; pri Nepalo vidu ĉe Esperanto-klubo de Helsinki). Mi interesiĝas ankaŭ pri mondmuziko kaj fotado. Fotoj faritaj de mi troveblas ankaŭ en mia paĝo pri diĝitaj fotoj (tekstoj nur finne).
|
|
|